Letra Mistera paro de IDC

Letra de Mistera paro

IDC


Mistera paro
IDC
(0 votos)
Kiel forta maro
Kun pura ĉiel'
La mistera paro
Kiel blua rev'

Esteban kaj Natalia
Ne bezonas amikaron
Sufiĉas unu al la alia
Loĝas for sen najbaro
Tamen unufoje per semajn'
Venas el sia montar'
Tiam ili promenas kun flamo en rigard'

Ili vizitadas urbon nian
Nur pro la diskovendej'
Sed tie sentas sin kiel en ia dua hejm'

Kiel forta maro
Kun pura ĉiel'
La mistera paro
Kiel blua rev'

Esteban estas genia
Memoras ĉion sen eraro
Multe pli belas Natalia
Ol virin' sur kalendaro
Sed por ili nun plej gravas ja
Amo al la muzik' fajna
Tial ili promenas kun flamo en rigard'

Ili vizitadas urbon nian
Nur pro la diskovendej'
Sed tie sentas sin kiel en sia hejm'
Ili vizitadas urbon nian
Nur pro la diskovendej'
Sed tie sentas sin kiel en ia dua hejm'

Kiel forta maro
Kun pura ĉiel'
La mistera paro
Kiel blua rev'


Comparte Mistera paro! con tus amigos.


Que tal te parece Mistera paro de IDC?
Pesima
Mala
Regular
Buena
Excelente